General Dynamics

General Dynamics
negocopublika kompanio vd
Dum 21-a de februaro 1952 - nekonata/nuntempe
Jura formo Delaware corporation
Fondintoj John Philip Holland • General Dynamics Electric Boat vd
Sidejo Falls Church
Lando Usono
Estr(ar)o Phebe Novakovic
Dungitoj 83 500 (stato: 2007)
ISIN-kodo US3695501086
Posedata de Longview Asset Management • Capital Group Companies • Evercore Wealth Management • The Vanguard Group vd
filiaj kompanioj General Dynamics Electric Boat • Gulfstream Aerospace • Creative Technology • Electric Launch Company • General Dynamics Mission Systems • General Atomics • General Dynamics Land Systems • National Steel and Shipbuilding Company • Tadpole Computer • Bath Iron Works • Convair • Jet Aviation • General Dynamics European Land Systems vd
Posedataj kompanioj Mowag • General Dynamics Electric Boat • Gulfstream Aerospace vd
TTT Oficiala retejo
vdr

General Dynamics estas usona konzerno. Aktuale en 2012, la firmao estas la kvina plej granda produktanto de sekursistemoj en la mondo [1]. La ĉefsidejo de la firmao situas en West Falls Church, Virginio. La firmao laborigas proksimume 99,500 homojn tutmonde. Ĝiaj enspezoj en 2014 sumiĝis al proksimume 30,85 miliardoj da dolaroj [2]. La origino de la plimulto de la enspezoj de la firmao estas en la vendo de militaj produktoj, sed ankaŭ en civilaj produktoj de ĝia unuo Gulfstream Aerospace kaj ŝipkonstruado kaj riparo kun la filio National Steel and Shipbuilding. Proksimume du trionoj de la vendado de la firmao estas al la usona registaro. En la epoko post la Malvarma milito kiam multaj firmaoj en la sekurecsektoro kunfalis, la firmao spertis strukturajn ŝanĝojn kiuj permesis al ĝi pluvivi. La firmao havas kvar ĉefajn komercsekciojn: aerospaco, marameaj sistemoj, batalsistemoj, kaj informsistemoj kaj teknologioj.

Inter ĝiaj konataj produktoj estas la unua nuklea submarŝipo, la Nautilus, la atomsubmarŝipoj de la serio Ohio, la ĉasaviadilo F-16 Fighting Falcon kaj la bataltanko M1 Abrahams.

  1. SIPRI Arms Industry Database. Stockholm International Peace Research Institute. Alirita 7 August 2022.
  2. General Dynamics Company Profile (angle). Alirita 2021-12-15.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search